Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
NEK VORONOV NEK ŜTEJNAĤ.

(sed Esperanto.)

Monologo, kiu estas destinita ne por esperantistoj kies malplimulton mi vidas ĉi tie — sed por la plimulto de — malesperantistoj. Oni petis min fari paroladeton pri Esperanto. Kompreneble — en Esperanto. Nu, ambaŭ ĉi ideoj estas samsignifaj. Same kiel homon bonkoran elokvente prezentas lia vizaĝo kaj oni tute ne devas lin prezenti — Esperanto mem bone sin rekomendas per sia belsoneco kaj komprenebleco. Paroli en Esperanto estas do — paroli pri kaj por Esperanto. Eble la plimulto el vi, la neesperantistoj, ne komprenos min bone. Tamen. Mi provos, paroli al vi per vortoj nur bone konataj al ĉiuj, per vortoj internaciaj. Nu, ekz. »gripo«, »Voronov«, » Ŝtejnaĥ« k. t. p. — estas nun eĉ por infanoj tute kompreneblaj. Ne ekzistas hodiaŭ domo, kie la gripo ne estas, ne estis, aŭ — ne estos (diskrete elŝprucas 3 foje). Tiu ĉi gripo!… Infekto tre malagrabla kaj ofte danĝera, mortiga! Sed estas alia infekto pli potenca, sed malpli, tute ne danĝera. Kaj same kiel ne ekzistas domo, kie ne regas la gripo, ne ekzistas sur la terglobo loko, kie ne estas la dua infekto, tiel nomata infekto verda, nu, ni nomu ĝin morbus Esperantitis