Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume en la butiko regis varmo kaj svarmo. Oni refreŝigadis sin reciproke diversmaniere — krioj de plena egalrajteco kaj frateco resonadis mileĥe profunde en la arbaro. De tempo al tempo aŭdiĝis tie vortoj, kiuj konkordis kun la frateco, kiel ekzemple, bovo al kaleŝo. Nur mankis tie pugnobatoj.

Kaj jen baldaŭ la butikanaro komencis malgrandiĝadi. Oni perdadis fidon al la butika ŝildo kaj ambaŭ direktoroj. Kiam S-roj Alo kaj Malo klopodis malespere pri la restarigo de la gastaro kaj de la butika aŭtoritato de la ŝildo, iu maljunulo diris al ili:

— Sinjoroj direktoroj! se vi volas, ke la butiko prosperu, forbalau antaŭ ĉio la malpacon el ĝia interno. Ĝis kiam tie ne ekregos plena ordo kaj vera konkordo, ĝis kiam la ŝildo estos nur uzurpa kaj trompa allogilo, ĝis tiam la butiko ne prosperos.

Gasto.

»Pola Esperantisto«, Nr. 10. 1928.