Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontraŭ la principoj de remonto. En la familio ekbolis. Oni diskutas, disputas, atakas, rebatas. Dume la Sepo laboras.

Kia estas rezultato — ni ekscios baldaŭ. Oni supozas, ke la postoperacia resaniĝado de la paciento daŭros ne longe. Kun la 1933-a mia amiko komencos novan vivon kun novaj fortoj. Dume li atendas plena de sopiro kaj rezignacio. — Faru kion vi volas, — pensas li en trankvilo de la konsultejo — sed ĉesigu la kaoson, kaj ekestu fine la ordo kaj paco en mia domo.

»Heroldo de Esperanto«, Nr. 44. (697.) 1932. 6. XI.