Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne estas — bedaŭrinde! — tie ĉi sufiĉe da loko por permesi al si je speciala kaj detala pristudo de ĉiuj verkoj de F. Z. Valorus speciale tiucele sin dediĉi. Indus iniciati »Feliksologion« (aŭ: FeZologion). Materialo ne mankas. Tiom da poeziajoj! Kaj la prozaĵoj ankaŭ ne estas malmultnombraj. Kaj ne nur kvante tiu ĉi kolekto prezentiĝas impone, sed ja ankaŭ kvalite.

Liaj poemoj ĉiuj belege eksterigitaj, belege per ritmo kaj rimo ornamitaj, enhavas ankaŭ la plej belegajn pensojn.

La verko »Homa Doloro«, kiu estis eldonita (kiel aparta libro) antaŭ 30 jaroj, povus ĝis nun servi kiel la anima programo de Felikso. Ĝia titolo devus esti: Feliksa Doloro. Ĝis la fino de sia vivo li restis fidela al tiu sia ideo. De tempo al tempo li regalas nin per refoja laŭt-ĝemo pro tiu sia doloro (»Blindulino«, »Rigardo, kiun mi ne povas forgesi« ktp.) En la postaj jaroj li ankaŭ multe suferis pro la manko de paco interhoma. Io, kio estis la ĉefkaŭzo de l’ naskiĝo de Esperanto (ĉe Ludoviko Zamenhof) estis ankaŭ en li la konstanta fonto de oftaj artikoloj, en kiuj, kvazaŭ ora fadeno, ĉiam tra plej dikaj tavoloj, trabrilas la sole sopirata ifeo: repaciĝo. Preskaŭ ĉiuj liaj publikistaj artikoloj, ĉiuj liaj kongres-paroladoj havas tiun sol-solan ideon: forĵetu ĉiujn malpacojn, unuiĝu! (La artikoloj, okaze de l’ naskiĝtago de la Majstro)… »Ni, Esperantistoj, estos la avangardo de finfina venkiro al la eterna beno… kaj kiam venos la ora tempo de l’ efektiviĝo de la bela sonĝo, la feliĉa homaro diros al la verdstelana avangardo:

— »Vi ne trompis niajn esperojn«.

Jes, kredis li forte je la efektiviĝo de l’ nobla ideo, kiun Esperanto prenis je si. Kredis plenkore. Malgraŭ ke ofte li travivadis dolorojn, ofte disreviĝojn,