Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgraŭ ke li ja estis malproksima de fantazioj kaj iluziaj revoj, li tamen forte kaj senhezite kredis je l’ fina venko de l’ paco, je l’ venko de l’ amo interhoma.

F. Z. havas por ni — homoj studantaj la historion de l’ esperanta literaturo (precipe originala) — ankoraŭ specialan, ŝatindan signifon. Li liveras al ni — kiel citite en la komenco — materialon, laŭ kiu ni havas la eblon juĝi pri la stato de nia literaturo en diversaj epokoj.

Estas vero, ke komparante la historion de nia literaturo kun tiu de ia alia, nacia, ni venas al la konkludo, ke nia literaturo — kompare! — ne multe ŝanĝiĝis dum tiu preskaŭ duona jarcento. La verkoj, tiom pli la prozaĵoj, de F. Z. de 1889 j. povas ankaŭ nun servi kiel modelo. Ankoraŭ nun ne unu poeto sopirus verki tian belegan fluan kaj ritman poeziaĵon, kiel ekz. »Mi sonĝvidaĵon havis iam«.

Tamen observema okulo rimarkos diferencetojn. Vere ne estas ili grandaj, tamen ekzistas.

Jen, ekz. en la unuaj jaroj, dum la eksperimenta periodo (kiam la Aŭtoro de Esperanto aranĝis plebisciton koncerne diversajn vortojn) estis tempo, kiam »licentia poetica« permesis — kompreneble por la bezono de ritmo — ke oni konsideru la vortojn: kiel, kial, kiam ktp. kiel unusilabajn. Por tion tamen sufiĉe evidentigi oni skribis: K’EL aŭ K'AL anstataŭ: KIEL, KIAL («Frenezulino«). Ne ionge daŭris la sistemo de tielforma skribado, tamen la tendenco mem (uzadi en la poezio tiujn vortojn, t. e. pronomojn kaj adverbojn — kiel unusilabajn) restas ankoraŭ ĝis nun.

Tiuj ĉi eksperimentaĵoj — kvankam etaj — servas kiel bona materialo por studi kiel statis nia