Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiam parolos kaj skribos lingvon pli bonan ol la »simplulo«. Same kiel en ĉiu lingvo nacia.

Kiu legis verkaron de Zamenhof, povos facile konstati, ke lia lingvo — eĉ en klasikaĵoj — estas simpla, senpretenda, neefektanta, kaj tamen tre riĉa je formo kaj enhavo, antaŭ ĉio — agrable komprenebla. Zamenhof sciis diri ĉion eĉ plej subtilan »klare kaj elegante«, lia penso havas precizan esprimon, la frazoj fluas libere, kvazaŭ el korno de abundo. Oni legas lin kun vera plezuro kaj admiro.

Sed Zamenhof ne elĉerpis eĉ la centonon de l’ riĉaĵoj, kaŝitaj en Esperanto. Restis ankoraŭ tre multe por aliaj. Ili ĉerpu plenmane el ĝia trezorejo kaj ne iru al fremdaj dioj. Oni ofte aŭdas entuziasmon por la Zamenhofa stilo. Nu, ĉu do ni ne havas rajton postuli, ke oni ankaŭ penadu imiti ĝin? Ne faru pli bona la verkon, ne kripligu ĝin per danĝeraj eksperimentoj, ĉar nia lingvo baldaŭ estos nerekonebla verko de D-ro Esperanto.

Tion memoru niaj verkistoj, tion gardu niaj kapabluloj, precipe la lingvaj institucioj.

Ĝuste por bono de Esperanto.