Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
KELKAJ REMEMOROJ PRI MIAJ GEPATROJ
KAJ LUDOVIKO.

Miaj gepatroj estis neordinara paro. Ĉiu el ili aparte estis alia tipo, sed ambaŭ kune ili plej bone kompletiĝadis. Mia patrino estis anĝelo en plena senco de tiu ĉi vorto. Modesta, bonkora, ĉiam mallaŭta, ŝi tutkore oferis sin al la mastrumado kaj al karaj infanoj.

Absoluta ŝia kredo je la saĝo kaj justeco de sia edzo estis neniel ŝancelebla. Kiam ekz. la patro intencis puni iun el ni, la patrino ĉiam penadis bagateligi la kulpon kaj moligi la justan koleron de sia edzo. Ne prosperinte tamen, ŝi atendis en najbara ĉambro la revenon de la »pekulo« el kabineto, kie nia patro tralegis al li »Paternostron«. La infano revenante el la »juĝejo« preskaŭ ĉiam renkontadis survoje kvazaŭ hazarde aperintan patrinon, kiu kun larmo en okulo, glatante lian pekulan kapeton, »severe« admonadis la petolemulon.

Mi povas plej certe diri, ke la »kispuno« de la patrino ofte pli efikis ol la severa admono de la patro. Kiam iu el ni laŭ ordono de la patro restis pune sen tagmanĝo (eĉ pro troa apetito, kiun, ekzemple, ni malĝuste montris antaŭ la tagmanĝo), iu anĝelzorganto sendadis al ni pere de maljuna kuiristino Mario nian