Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

porcion (kompreneble dum la posttagmeza dormeto de la patro, kaj ĉiam »nur hodiaŭ la lastan fojon«). Ni bone konis la »nurhodiaŭon«.

Malgraŭ sia severeco la patro posedis nian plenan respekton, kaj poste, ĝis la lasta lia vivnomento, nian plej sinceran aprobon kaj amon.

Ludoviko estis favorato de la gepatroj. Mi supozas, ke li neniam kaj neniel estis riproĉata de ili. Se li nur havus ĝustan apetiton, li certe ricevadus duoblan tagmanĝon. Kiom mi ofte aŭdadis, Ludoviko estis ĉiam malforta, pala kaj tre enpensema knabo. Li estis tre ordema kaj obeema.[1]

De mia frua infaneco mi tamen memoras lin, kiel gajan maturaĝulon bonegan aranĝiston de diversaj amuzoj, ekskursoj, dancoj k. t. p. Kvazaŭ nune mi memoras unu fakton. Ni ĉiuj pretigadis nin al la dormo, nia patro laŭkutime preparis por la morgaŭa mateno sian instruistan paperujon, la horloĝo batis la dekan — kiam subite oni eksonorigis ĉe la enirpordo: enkuris aro da kuzoj, kuzinoj, onklinoj, pli aĝaj pensionanoj (nia patro havis pensionon por pli malpli 20 knaboj) sub gvido de Ludoviko (ii loĝis malsupre en aparta ĉambreto sur teretaĝo) kaj mi baldaŭ ekaŭdis muzikon kaj dancojn. Kaj mia patro, malgraŭ sia akurateco, malgraŭ la frua morgaŭa eliro en gimnazion — eĉ unu vorton ne diris kontraŭ la fantazio de sia Ludoviko… Nur se anstataŭ Ludoviko — estus mi.

Mi memoras unu kuriozan scenon tuj post mia eniro en la I klason de l’ II gimnazio, kie Ludoviko

  1. Tre karakteriza estas por li la respondo, kiun li, apenaŭ kelkjara knabo, donis al la patro en Bjalistoko.
    — Ĉu vi volas iri en lernejon — demandis lin patro.
    — Ĉu mi iras ĉien kiel mi volas? — respondis Ludoviko.