Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

literaturo dum diversaj epokoj. En la lastaj jaroj ja tio ne lasas sin rimarki.

Ĉar preskaŭ ĉiuj verkoj estis jam siatempe ie ajn publikigitaj,[1] mi ne volis en la nuna kolekto prezenti al la leganto ion ŝanĝitan kaj tial dum la redaktado mi penis preskaŭ nenion korekti en la verkaro. Nur tre malofte enmetado de l’ artikolo aŭ translokigado de l’ adjektivoj (antaŭ la substantivojn) estis jam nepre bezona. Ofte ankaŭ — kiel la leganto rimarkos — mi penis aldoni piednotojn kun klarigoj (laŭeble).

Mi ne okupos pli la atenton de l’ leganto kaj finos ĉi tiun antaŭparolon en kiu mi volas ankaŭ speciale danki al la vidvino de l’ Aŭtoro, sinjorino Heleno Zamenhof, kiu per sia eksterordinara afableco kaj fakta kunhelpo, ebligis al mi kolekti ĉiujn verkojn kaj eldoni ilin.

Dro F. Z. kiel la leganto konvinkiĝas, multe, tre multe donacis al nia lingvo. Li meritas lokon plej vidindan. Li meritas monumenton. Kaj per eldono de lia plena verkaro mi esperas kovri la ŝuldon de l’ esperantista legantaro. Kun fiero Dro Felikso Zamenhof rajtus diri:

Exegi monumentum aere perennius.

Varsovio, 1935.

Edvardo Wiesenfeld L. K.

P. S. Eble estos interese aldoni, ke la verkaro de F. Z. en pola lingvo estas ne malpli multnombra.

  1. Post ĉiu verko estas menciite, kie ĝi estis aperinta. Se sub iu ne troviĝas tia mencio, tiam oni devas kompreni, ke ĝin mi prenis el la restinta paperujo. (Sekve ankoraŭ nenie aperinta.) — E. W.