Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
EN LA FESTO DE INFANO.
Anjo Kromulino.
(Rakonto pri infano en orfodomo.)
Kiu la orfan sekigas larmon,
Havos post morto ĉielan varmon.

Anjo venis en la mondon nedezirite, senpermese, kvazaŭ sen bileto — tute nebezone. Patro ŝia iel malaperis, la patrino, doninte al ŝi la vivon, mortis, eĉ ne ekvidinte sian infanon. Kion fari kun la infano? Oni ja ne dronigos ĝin, oni devas ja iel prizorgi la orfon.

Post kelkaj tagoj de vagado tra diversaj oficejoj, la infano, registrita sub la nomo Anjo Kromulino, estis lokita en urba orfodomo. Tie komenciĝis la sorto ŝia orfa… Trijara infano, Anjo Kromulino, komencis sperti la kromecon de sia vivo.

Tiun ĉi konscion vekis en la infano ne la vivkondiĉoj en la orfodomo — ili ne estis riproĉindaj — sed Anjo heredis de sia patrino grandan sentemon kaj inklinon al soleco.

— Anjo malsaĝulino! — nomadis ŝin gekamaradoj de la domo.

Tiun ĉi kromnomon Anjo heredis laŭdire de sia patrino. Oni rakontas, ke la patrino ankaŭ estis malsaĝa. Ŝi ne volis edzigi riĉan maljunan mueliston, kiun