Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi aŭdas voĉojn kaj malbenojn en nekonata lingvo… Malamikoj.

— Tien ili, kakuloj,[1] rifuĝis!…

Mia koro distingas la vokon de l’ morto. La okuloj streĉiĝas…

Io terura alproksimiĝas al mi!… Ĉu monstro sovaĝa?…

La fino de mia vivo… Mi neniam vidis tian bestaĉon…

Ĝi alŝteliĝas ĉiam pli proksimen… Mi nerve kaptas mian revolveron… Kiaj okuloj!… Kiaj dentaĉoj!… La besto paŝas singardeme. Ne!… homo!… du homoj!!… Pafiloj en la manoj, ponardoj inter la dentoj!… Mi celas… ili celas… Subite: — Haltu! Mi haltas, ili haltas.

Ĉu ili preferas tranĉi min kiel rostaĵon?…

Mi svenas.

Kiam mi rekonsciiĝis, ili, kliniĝante super mi enverŝadis en mian gorĝon iun fluidaĵon.

— Veneno!!…

Mi protestas energie.

— Ne timu, trinku! — diris en Esperanto la malamikoj.

— ? ! ?… ĉu mi jam estas en la Postmondo?…

— He… he… ne, vi estas ankoraŭ sur nia bela mondo, kara samideano. Malrapide mi komencas rekonadi la belan mondon… Pensoj reordiĝas, la memoro revenas.

Mi vekiĝis. Mia kapo enhavas kvazaŭ ian dekkilogramon.

Mi kuŝas sur la kanapo sur la »En okcidento

  1. S-ro Remarque pardonu, ke mi imitas liajn esprimojn.