Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
(EN TAGO DE LIBRO.)

15. XII. 28.
(Monologisto venas kun libro en la mano, kaj lerte manovras kun ĝi.)

Mia patro suferadis je sendormemo. Lian pensejon nokte vizitadis ofte tre strangaj, kuraĝaj — ne ĉiam plenumeblaj — ideoj. (Ne ridu!) Unu postmeznokton kaptis mian patron ideo, kies konsekvenco — fariĝis mi. (Vi ne ridu!) Komence kiel ideto, poste kiel agrabla fakto, mi kreskis, kreskis… Kiam mi plenmaturiĝis, mi ekvidis la mondon en kabineto (jes), en kabineto, sur skribotablo de mia patro. (Ne ridu!) Komence oni min akceptis kun malfido. Mia patro mem dubis pri mia plua vivo (ĉar 3[1]) liaj antaŭaj infanoj — miaj fratinoj — mortis tuj post sia naskiĝo: ili estis fuŝinfanoj). Mi do estis la tria kreitaĵo de mia patro. Mi diras patro, ĉar patrinon mi ne havis. Jes — ne havis… Afero ŝajnas al vi iomete… neebla, nekutima?… Tamen estis tiel.

Ne miru: mi havas multajn koleginojn, kiuj tute ne havis patron. Nur patrinon. (Vi ridas?) Strange, ĉu ne?… Oni bone diras: laŭ hirundaj opinioj ne

  1. Ĉu ne eraro? Ĉu ne 2? — E. W.