Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Kaj iras mondon himnotonoj
Jen super ventoj, super bru’,
Potence eĥas ĝiaj sonoj,
Pli alten ĉiam, ĉiam plu…

Vidaĵo lasta malaperis.
Mistere tremis mia koro…
Vekiĝis mi, ho, kun sopiro
Je tiu plej benita horo…[1]

Do — kiam niaj praavoj estis jam sur la pinto de siaj intencoj, la turo disfalis kaj kun ĝi — ilia feliĉo. Legendo, kiun ĉiu bone konas. Kaj nun? Ĉu estas malsame?

Ne! La homo, nesatigebla en siaj deziroj hodiaŭ ankaŭ suprencelas, penante subjugi la naturon. Per gigantaj lornoj li penas enpenetri en la vivon de Marso; per teruraj raketĵetiloj li provas forsendi sian proksimulon en ĉielon (bone, ke ne en la inferon); pere de diversaj mediumoj li penas elvoki spiritojn el ilia trankvilo; aeroplanoj altflugaj kaj subĉielaj zepelinoj — ambaŭ havas jam siajn abundajn tombejojn en la tutmondo… ktp… ktp…

Ankaŭ Esperanton oni ne lasas trankvila. Sed same kiel la naturo venĝas severe, defendante sin kontraŭ homaj atencoj, ankaŭ Esperanto sukcese kontraŭstaras kaj vanigas ĉiajn penegojn de diversaj reformistoj, kiuj volas ĉu perfektigi ĝin, ĉu krei anstataŭe ion novan, pli bonan. Diversaj novaj sistemoj, al kies aŭtoroj la laŭroj de Esperanto forprenas la dormon,

  1. Ĉi versaĵo memstare aperis en »La Revuo« (Parizo) 1911 (pĝ. 120) kaj en »Germana Esperanto-Gazeto« N 51—52 (29. XII. 1912).