Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

solvilo de la pachomara problemo. Tago por ni, libroj, speciale solena. Tago de nia liberiĝo. Oni prenos nin de la tablo aŭ breto vendeja. Ni fariĝos ornamo de privataj libraroj… Oni legos nin. Eble ne legos — ni kuŝos netranĉitaj. Sed tio ne gravas. Gravas, ke oni aĉetos nin… Plivigligos la libromerkaton. Kuraĝigos novajn aŭtorojn. Vivigos la literaturon. La lingvo evoluos rapide…

Eĉ tro rapide. En la rapido oni perdos ĝian belon. Anstataŭe oni vestos ĝin per monstraj kunmetaĵoj. Forgesos pri la elementaj principoj de Esperanto, ke »Vortoj estas pli naturaj kaj bonsonaj, se ili estas ne kunmetitaj, sed uzataj aparte«…

Tiujn vortojn de la Majstro vi legos en liaj »Lingvaj respondoj« sur paĝo 24. Aĉetu ĉi tiun plej gravan libron (post mi, kompreneble), se vi volas korekte kaj bele paroli aŭ skribi en Esperanto. Mi ripetas: »Lingvaj respondoj de L. L. Zamenhof, plena kolekto«… Prezo? preskaŭ senpage! Hm… mi iomete deflankiĝis de la temo… Pri kio mi parolis? Pardonu… mia memoro. Aha!… jes. Ni, libroj maljunaj, posedas tutan virgecon de la stilo. Niaj junaj kamaradoj (feliĉe ne ĉiuj), ofte havas stilon kaj lingvon, kiuj rompas la kapon al la leganto. Ni eĉ decidis are en nia intereso de la tuta esp-aro sendi delegacion al la Lingva Komitato kun peto malpermesi la aperigadon de libroj ne aprobitaj. Naskiĝu nur libroj bonstilaj.

Aliaj estu abortataj tuj ĉe ilia komenciĝo. Jes! Pardonu milfoje. Mi volis hodiaŭ elŝarĝi mian koron. Mi dirus al vi ankoraŭ multe pli, sed mi timas trouzi vian paciencon.

Do, finante, mi deziras al vi ĉiuj, karaj kaj baldaŭaj, malavaraj niaj posedantoj, bonan sanon, feliĉan