Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
EN LA 72-A DATREVENO

(Sonĝaj refleksoj)

Ne alvoku nomon lian senbezone…

Amon kaj pacon ne prediku homo,
Kiu malon faras en sia domo…

Hieraŭ mi neniel povis endormiĝi. Mia pensejo estis plena de misteroj. Ligite kun okazaĵoj de tre proksima pasinteco, ili evoluadis ĉirkaŭ la hodiaŭa soleno. Vane penadis mi surpaperigi ilin. Nekapteblaj ili elglitadis el mia percepto. Tre malfrue en la nokto miaj okuloj perdis la kontakton kun la ĉambro kaj transportis min en la regnon de Morfeo. Tie tuj post la sojlo antaŭ mi ekstaris nia Majstro. Laca ŝajnis li kaj malgaja. Longe ni rigardis nin reciproke. Fine li ekparolis. La frazoj faladis mallonge, abrupte.

— Vi pensis pri mi, do mi estas… Vi ne sciis kion skribi… Mi helpos al vi. Morgaŭ estos mia tago. Oni min igos ŝvebi… En salonoj, salonetoj, urboj, urbetoj… Mia nomo estos multfoje ripetata… Skribu, ke ĝi ne estu nura parolefekto…

Mi volis peti pri klarigo, sed la Majstro faris signon de adiaŭo. Ekŝajnis al mi, ke li invitas min sekvi lin. Mi leviĝis sur flugiloj de l’ dormema fantazio