Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj baldaŭ ni retrovis nin en iu granda salono, plenplena de homoj. La ĉambro bele dekoraciita per naciaj kaj Esperanto-flagoj. Ĉe la plafono — granda lampo, kies abunda elektra lumo, kaptata de verda kvinpintstelforma reflektoro, mistere disverŝadis sin en la salono kvazaŭ gardo-ŝirmilo kontraŭ ĉio, kio ne estas verda kaj esperanta.

Sur la estrado, meze de floroj — busto de la Majstro. Apude — tribuno, de sur kiu diversaj oratoroj alparoladis la ĉeestantaron. Estis festkunveno okaze de 15-a de decembro. Mi eksidis inter la esperantistaro, mia akompananto ekŝvebis en la salono. Inter la kunvenintoj mi rimarkis ĉiujn grupojn de la loka esperantistaro. Jen laboristoj, socialistoj, tramistoj, komunistoj, policistoj kaj aliaj… Apud ĉiu grupo — grupestro kun sia »ista« insigno sur la brako. Agrabla surprizo kaptis mian koron. Trakuris ĝin sento de io nova. Orkestro ekludis la himnon. Ĉiuj ekstaris kaj ekkantis.

En la mondon venis nova sento…

Prezidanto malfermis la kunsidon. Li parolis, parolis… Oni aŭskultis kaj aplaŭdis. Poste laŭvice suriradis la tribunon diversaj oratoroj. Faladis vortoj. Fortaj, belaj… Pri la tuthomaraj amo kaj paco, pri la neŭtrala lingva fundamento, sur kiu la popoloj devas fari en konsento unu grandan rondon familian, sed sur kiu kelkloke pro neuzado surkreskis herbo; pri unuigo de l’ dissemitaj fortoj, pri forigo de privatambiciaj malpacoj, pri organiziĝo, subordiĝo, konsentemo, konkordo… ktp. ktp.

Preskaŭ ĉiu kvina frazo enhavis la nomon de la Majstro kaj flaman alvokon sekvi la idealojn de tiu, kies Spirito ŝvebas en la salono… Fine, kiam ĉiuj