Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝissate parolis kaj unu el la oratoroj, finante sian alparolon, ĵetis de la tribuno tondravoĉe:

— Ni ĵuris en laboro paca ne laciĝi, ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos!

Mi vekiĝis.

Anstataŭ bela sonĝo — la efektivo.

Malgranda ĉambro de unu el la pli viglaj grupoj. Modeste dekoraciita, sen reflektoro, sen tribuno kaj sen aliaj sonĝaj akcesoraĵoj. Tamen plenplena. Nek unu reprezentanto de aliaj lokaj grupoj. Sed mi vidas, mi sentas, ke la ĉeestantojn traigas la sama penso, sama sopiro: ĝuste je la memoro pri nia Majstro, kies ĉeeston spiritan ni sentas en ĉiuj niaj kunvenoj — ĝuste je tio eksidi baldaŭ, ĉiuj grupoj kune, en unu granda salono, en plena harmonio, plena konkordo.

Do, al ĉiuj ĉeestantoj, kaj al tiuj, kiuj en aliaj lokoj festkunvenos hodiaŭ, dise, izolitaj per la muro de partieco aŭ persona ambicio, mi vokas:

Ne alvoku nomon lian senbezone!

Ne estu ĝi nura parolefekto!…

Kiu havas ĝin sur la buŝo, havu ĝin ankaŭ en la koro. La agoj konformiĝu al la vortoj. Alie la Spirito elŝvebos el la salono — malgaja kaj malkontenta.

Faru ni la ĝojon al li. Li certe tion meritas.

15. XII. 1931.

»Heroldo de Esperanto« Nr. 50 (650), 11 decembro 1931.