Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ke la profeton en propra rondo
Ni ne ekkredis, blindaj, en vi,
Ĝis glormarŝantan tra tuta mondo,
La »samlandanon« rekonis ni;
Ke, laŭ kruela destin’ de l’ sorto
Ĉies glorulo sur peka ter’,
Nepra, ho, estis via frumorto
Por la triumfo de l’ granda ver’,
Ke pro laciga troa laboro
En patra zorgo pri famili’
Via tro frue ekhaltis koro —
Ke ĉion tion permesis ni,
Ho, ne kondamnu, Spirito nobla,
Pekon eraran, pardonu ĝin!
Pro nia kulpo, kulpo multobla
Ne juĝu nin!…
»Heroldo de Esperanto« Nr. 15 (615), 10 aprilo 1931. Dekdua jarkolekto.