Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĵetitan vojon — ĉiam »rekte kaj ne flankiĝante«… Jen »briletas jam la celo« kaj gvidas nin al ĝi nia brila verda stelo…

Eble mi ne ĝisvivos la efektiviĝon de la »bela sonĝo«, kiel ne ĝisvivis ĝin mia frato Ludoviko. Sed pli junaj, pli feliĉaj ĝuos la ĝojon de la eterna beno, kaj eble post multaj jaroj rakontos al ni, kiam ni renkontiĝos en la Postmondo…

Se vi, nobla Spirito, ĉeestas nun en nia rondo familia, ĝoju, ĉar vi por ĉiam kaj ĉie vivos en ni, kiel inspiro por ĉio bona kaj justa.