Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
»Modesta estas nia kunveno. La mondo ekstera ne multe scias pri ĝi. La vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo. Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, ne aŭdeblaj por[1] la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema. Ĝi estas la sono de io granda, kiu nun naskiĝas«…

De tiu tempo pasis 28 jaroj. Hodiaŭ la mondo bone scias pri nia movado. Radio-ondoj diskonigas la triumfon de Esperanto. Multiĝis la diligenta kolegaro,

sed kurbiĝis iom la vojo kaj paliĝis »la signoj, per kies potenco ni atingos la celon en gloro«.

Kio aŭ kiu estas kulpa?

Manko de unueco, laboro disa, tiraljera. Tro da mastroj, tro da estroj.

Fratoj, manon donu kore!

En salonego de la Kolonja kongreso naskiĝu io granda, ne por la oreloj aŭdebla, sed por la koroj sentebla. Ĝi estu la tolerema unuanimeco, la konkordo, kiun la Majstro skribis sur nia standardo. Ĝi malkurbigu la vojon kaj klarigu la signojn al la celo en gloro. Tion sopire atendas la esperantistaro. Estu ĝi la FARO jubilea, inda je la spirita jubileulo — la karmemora nia Majstro.

Antaŭ la 25-a, en julio 1933.

  1. Ludoviko Zamenhof uzis dum sia parolo en B. s. M. ĉi loke: POR. — E. W.