Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vojeton, ĉiun ŝtoneton. Ĉirkaŭ mi furiozas ventego, ĵetante min kvazaŭ senhelpan orfan folieton, falintan de sia patrina arbeto.

La furiozo ĉiam plifortiĝas, rompante kaj detruante ĉion, kio renkonte al ĝi penas kontraŭstari. Jen kuŝas terebenigitaj arboj, arbetoj, domoj, dometoj… La vojo aspektas kvazaŭ unu granda postbatala tombejo.

Mi timas… Mi volas hejmen, en mian varman liton, sed… ho, ve! Ventego estingis mian lampeton kaj mi troviĝis sola, senhelpa, tremanta — sur granda, nekonata, danĝera vojo — sen ia lumradio…

Malespere mi krias helpon, sed vane. Senkompata estas la ventego kaj surda — la nokto. Blinde mi vagas kun interna frosto, miaj okuloj laciĝis pro troa streĉado, piedoj rifuzis obeon, kaj la koro haltis de teruro…

Sed jen de malproksime mi ekvidis iun malgrandan kvazaŭ-dometon, en kies interno io lumetas. En la dometo ŝajnas neniu loĝi. Mi plirapidiĝas al la miraklo — ĝi staras malfermita, kvazaŭ helpinvitante frostiĝintan kaj vojperdintan pilgrimanton. Mi enrigardas — nenio kaj neniu, krom malgranda lampeto. Kiu miraklo ĝin savis? Kiu vi estas, forto, kiu kontraŭstaris al la furiozo, dum ĉio kuŝas survoje frakasita kaj detruita?

Mi eniras. Mistero kaptas mian koron, kaj en oreloj ies nevidata zumas voĉo:

— Mi estas lumo interna de homoj… Eniru, varmigu vian korpon kaj koron, lumigu la estingitan lampeton kaj — iru…

Mi vekiĝis kun forta kapdoloro.

Mia nokta lampeto staris estingiĝinta kaj de la strato mistere enrigardis lumo de lanterno…

Mia koro batis maltrankvile…