Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
FRAGMENTO

el la parolado de S-ro Feliks Zamenhof dum ferma kunsido de la XX-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno, 1928.

»Antaŭ ol ni foriros kaj disiros en niajn hejmojn, antaŭ ol ni kalkulos niajn kongresajn impresojn, permesu al mi paroli kelkajn vortojn. Kiam mi veturis ĉi tien, mi havis malgajajn pensojn. Mi timis, ke io eksplodos kaj neniigos nian tutan laboron. Feliĉe la malbona aero disiĝis, kaj ni nun povas libere spiri. La bonaj fortoj venkos. Unu el tiuj fortoj estas la Fundamento de D-ro Zamenhofj.« — »Ne ekzistas perfekteco, eĉ D-ro L. Zamenhof sciis, ke Esperanto ne estas perfekta. Li sciis, ke la estonteco eble poluros ĝin; sed ĝi ne rompos ĝin. Estu la Dudeka altaro, sur kiu estu forbruligata ĉiu malpaco por la bono publika.«

»Pola Esperantisto«, Nr. 8—9., 1928.