Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jam finiĝas. Silentas jam la lasta sono de nia festo. Preta staras jam la verda veturilo. Baldaŭ ĉiu el ni okupas en ĝi sian lokon kaj ni troviĝas denove sur nia granda, jam bona, ebenigita vojo, sur tiu vojo, sur kiu kvazaŭ multmilita Formikaro svarmas anoj de la esperantista familio. La familio faras kun sia lingvo kaj lango tian bruon, ke oni ĝin aŭdas tra la tuta mondo kaj konvinkiĝas, ke Esperanto vere vivas. Kara familio, ne laciĝu, svarmu, kriu, enŝtoniĝu en la kapojn, orelojn kaj animojn de ĉiu, kiu ĝis nun ankoraŭ ne fariĝis esperantisto. Indulgu neniun plu. Estu kvazaŭ torento, kiu superakvigas la mondon. Post la 20-a kongreso en Antverpeno komence oni timis konsekvencojn de l’ subita vento, kiuj estos dolorige sentataj ankoraŭ longe poste. En la kuirejo de nia movado bolis kiel en kaldrono. Sed kiu baldaŭ poste enrigardis en la kuirejon, povis rigardi, observi, ke ĉio estis bona kaj ankaŭ la supo estis bona. La mastroj estas kontentaj, la kuiristoj ne malpacis. Oni laboris trankvile kaj kun espero. Tion mi asertas, malgraŭ, ke mi mem ne estis en la kuirejo. Mi nur aŭdis, kiel al mia kuzo renkontiĝis onklo de unu el la kuiristoj. Tamen, ni efektive povas esti trankvilaj. La Esperanto-movado eniris la vojon glatan sen malfacilaĵoj, sen malhelpoj, Esperanto alakiris grandan potencon en la fajro kaj uraganoj kaj ne tre malproksima eble estas la tempo, kiam Esperanto levos la mondon sur tiun piedestalon, sur kiu vidis ĝin kaj sentis ĝin nobla koro de Ludoviko Zamenhof. Kaj ne tre malproksima eble estos la tempo, kiam sur neŭtrala lingva fundamento la popoloj faros en konsento veran, ne nur en vortoj, sed fakte, unu grandan rondon familian. La kongreso finiĝas. Nia verda veturilo, en kiu ne multaj el vi prenis lokon antaŭ 42 jaroj, kuras vigle kaj rapide. Laŭte