Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/247

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sonas ĝiaj sonoriloj anoncante ĉie nian gajan anaron. Vere mirinda estas la veturilo. Ju pli da lokoj okupiĝas en ĝi, des pli da lokoj fariĝas novaj, ju pli da pasaĝeroj alvenas, des pli malpeza kaj vigla estas ĝia kuro. Ĝia direktilo konsistas kvazaŭ el multaj remdirektiloj. Ĉiu el ni tenas po unu kaj ni veturas vigle kaj vigle.

Kompreneble estas, ke same kiel en ĉiu idealista movado, ankaŭ en la nia oni baras al ni ofte la vojon. Sed tion ne kaŭzas malnoblaj homoj, sed ofte homoj sindonemaj kaj fervoraj, kiuj, malfeliĉe, subiĝas al eraroj. Kiam la eraroj evidentiĝas, oni tuj reordiĝas kaj veturas pluen. Se estas ankoraŭ iuj malkontentuloj aŭ skeptikuloj, ni etendas al ili amike la manon. Eliru ili el la mallumo en la lumon de niaj kongresoj. Vidu ili, aŭdu kaj ekkonu nian forton kaj konkordemon. Nun oni akceptas nin ĉie bone, sed ne ĉiam estis same. Nia vojo iras tra densa mallumo, malhelo. Timo kaj malĝojo ofte akompanis nin. Sed ni veturis. Kontraŭ spita vento, spite homa fals’, perfido, moko… Kun signalo de la »nova sento« ni de loko flugis al la loko. Krakis radoj de la veturilo, kliniĝadis ofte ĝi survoje. Kaj ni staris plende, sen konsolo: Kial ho, ni ekveturis foje?… Ni veturis. Kaj jen mia bonkonsilo, kiam ni al voj’ nin reekpuŝos: Sidu firme sur la veturilo. Kiu falos — kuŝos. (Forta aplaŭdo.)

(Laŭ stenografaĵo de Rob. Kreuz.)

1. »Esperanto«. (UEA) N. 350. (10.) 1929.

2. »Hungara Hero;do« — »Magyar Hirnök«, 26-a de okt. 1929. A.