Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
FELIKSO ZAMENHOF.

In memoriam.

Kaj ree ekmankis unu Zamenhofo!

La senkompata falĉilo de la Morto ne volis ŝpari tiun senlacan pioniron de ĉio plej altanima kaj… tranĉis lian noblan koron, lunde la 4. XII. 1933 je la 1 horo matene.

Angina pectoris!…

Du vortoj! Kaj ĉesas funkcii menso, kiu dum tiom da tempo intense laboris nur por batali kontraŭ — bataloj. Tutan sian vivon li celis kaj aspiris je pacigo de ĉiuj interbatalantoj, precipe en la Esperantaj vicoj.

Kaj finiĝas la vigleco, la ideaj revoj, la humoro… Kiom da belaj kvalitoj…

Naskita la 6. XI. 1868 Felikso Zamenhof, kiu estis la plej vigla el ĉiuj siaj gefratoj, jam en junaj jaroj evidentigas tiun sian econ. Kiel juna knabo li konatiĝas kun la ideo de sia Frato kaj fariĝas baldaŭ Ties helpanto. La Aŭtoro de Esperanto havis do kun kiu konversacii en la nova lingvo kaj tiamaniere konvinkiĝi pri vivebleco de Esperanto.

Kiam aperis la Unua Libro, al kies efektiviĝo li multege helpis, li, ĉiam kunlaborante kun sia Frato, donis la unuan puŝon al propagando. Li okupiĝis pri