Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la administra flanko de la afero. Li pakis, adresadis kaj dissendadis laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Kaj li meritas la dankojn, ke la unua broŝuro tiel rapide kaj tiel efike elflugis la mondon. Modesta kaj senbrua estis lia helpada laboro, tamen kiom utila!

En la unuaj jaroj de Esperanto, en la Nürnberga »La Esperantisto« ni jam trovas liajn verkojn. »Vizito de la steloj sur la tero« estis la nomo de lia unua verko, kiu aperis en la unuaj numeroj de »La Esperantisto«. Poste li ofte aperigadas siajn originalajn — plejparte tre bonhumorajn — versaĵojn. En »La Revuo« de Carlo Bourlet, ĉu en la ĝeneva »Esperanto«, ĉu en »Ondo de Esperanto« (Moskvo), ĉu en »Pola Esperantisto« ni renkontadas liajn skribaĵojn plej ofte sub pseŭdonimo: FezFeZ. Ankaŭ aparte li eldonis la poemeton: »Homa Doloro« kaj »Aro da poeziaĵoj«. Tiu lasta — kiel cetere preskaŭ ĉiuj liaj verketoj — estas speciale rimarkinda pro la »intema voko«, kiu lin ĉiam puŝadis. Tiun vokon — kiel li mem poste konfesadis — inspiris al li kaj tre en li ŝatis la frato Ludoviko.

Speciala amo estis en Felikso Zamenhof al infanoj. Tutan preskaŭ sian vivon li dediĉis al tiu malgranda hometaro. Li aktive partoprenis la instituciojn por protekti kaj eduki orfojn. Li verkadis ankaŭ por ili komedietojn kaj aliajn teatraĵojn, kiujn li mem reĝisoris. Por povi interkompreniĝi kun ili, li eĉ speciale lernis ilian (hebrean) lingvon.

Ĝis siaj lastaj jaroj Felikso Zamenhof, en horoj liberaj de sia farmacia okupo, verkadis esperante. En ĉiuj liaj verkoj videbliĝas — kvazaŭ unu fadeno — la celo: unuigo. Por la Kolonja Kongreso li estis feliĉa povi prezenti poemeton pri unuiĝo. Li estis senlaca pioniro, kontraŭbatalinta la interbatalojn…