Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

funebran veturileton sur kiu kuŝis la kesto kun la korpo de la neforgesebla mortinto. La veturilon puŝis samideanaro ĝis la tombo (proksime de Ludoviko Z.).

Ree la kantoro kantas kaj preĝas kaj… la ceremonio estas finita.

Ĉiuj disiras. Ĉiuj reiras hejmen. Ĉiuj… Nur Felikso restis.

*

Kiam antaŭ nelonge mi sidis kun Felikso Zamenhof kaj interkonsultadis pri aferoj porenciklopediaj, mi neniel antaŭsentis ke tiel proksima estas la tago, kiam mi gvidos la ceremonion de lia enterigo. Ke mi tiel baldaŭ bezonos liajn informojn por… nekrologo pri li mem.

Plej terura surprizo de la Sorto!

Varsovio, 6. XII. 1933.

Edvardo Wiesenfeld L. K.

»Pola Esperantisto« Nr. 1., januaro 1934.

»L’ Esperanto« (Milano) N 1—2 Gennaio 1934 XII.

»Esperanto« (Ĝenevo) N 12 (400) Decembro 1933