Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
GRAVA PERDO POR LA ESPERANTISTARO.

Felikso Zamenhof, frato de nia majstro, mortis en Varsovio la 4-an de decembro lasta, 65-jara — li estis naskita la 6-an de nov. 1868. Estante la unua esperantisto krom la majstro mem, li multe helpis sian pli aĝan fraton por diskonigi lian verkon. Kaj en la postmilitaj universalaj kongresoj oni aŭskultis kun emocio la tradician Zamenhofan oratoraĵon, kiun li faris — ne kiel lia granda frato en la komenco de la kongreso, sed en la ferma kunsido, ĉiam por inspiri al ĉiuj esperantistoj pacajn sentojn kaj konkordan laboron. Felikso Zamenhof estis apotekisto en Varsovio, bonvola kaj bonfara homo, kiu ŝatis infanojn ŝatata de ili. La esperantistaro sincere lin funebras.

»Svenska Esperanto-Tidningen La Espero«. P. Nn. Nr. 1. januaro 1934.