Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/261

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
TIUJ, KIUJ FORIRIS…

— Felikso Zamenhof —

Kiel fulmo atingis nin la sciigo pri la morto de Felikso Zamenhof, frato de la Majstro. Vigla pri ĉio, kio okazis en nia movado, li ĝis la lasta minuto partoprenis ĉiun esperanto-aranĝon.

Tuj post apero de »Esperanto por ĉiuj« li varme ĝin salutis kaj mem esprimis deziron kunlabori.

Ne estis festo esperantista, por kiu nia Fez ne estis verkinta ian prookazan poemaĵon, himneton, artikoleton! Kelkajn tagojn antaŭ la morto li eniris la honoran komitaton de la Esp.-Semajno en Varsovio.

En pluv-neĝa tago okazis la enterigo, kiun ĉeestis granda parto de varsovia esperantistaro. En nomo de P. E. D. kaj tutpollanda esperantistaro adiaŭis la mortinton prof. Odo Bujwid, en nomo de I. C. K. s-ro Edward Wiesenfeld kaj en nomo de la gazetaro red. Uziemblo.

Sur la tombon metis multajn florkronojn diversaj esperantistaj organizaĵoj.

»Esperanto por ĉiuj« N. 1. 1934.