Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
B. M. FELIKSO ZAMENHOF[1]

La 6-an de l’ k. m. estis redonita al Li la lasta honoro. Inter la supertombaj paroladoj regis du tonoj. Adiaŭis la infanoj el orfejo, por kiuj Li estis ĉiam plej bona amiko, — adiaŭis Lin esperantistoj kun prof. Bujwid en la ĉefo, kiel la unuan kunlaboranton de Sia Frato, la genia kreinto de l’ internacia lingvo. Kaj en tiuj adiaŭoj estis multe da kora varmo, per kia radiis la Mortinto, kian sentis ĉiu, kiu Lin konis. La entombigo fariĝis manifestacio de frateco de l’ popoloj kaj de tuthomara amo, kaj lasis fortan impreson je ĉiuj ĉeestantoj.

»Czlowiek w Polsce«, 15 XII 33.

  1. El la pola lingvo tradukis E. W.