Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En sia juna aĝo Felikso amis la viglan vivon, ofte aranĝadis diversajn amuz-vesperojn. Bona deklamisto, li sentis ĉiam inklinon tiudirektan. Li ankaŭ verkadis proprajn originalajn poeziaĵetojn. Precipe li ŝatis la specialajn amuzojn kun infanoj, kaj ĝis nun ankoraŭ tio estas lia plej agrabla distriĝo.

Donacita per reĝisora talento, li ofte aranĝadis komedietojn kaj aliajn deklam-vesperojn. Tiucele li ofte verkadis proprajn komedietojn.

Esperanton li ekkonis tre frue kaj tre rapide ĝin eklernis. Du semajnojn post la ekscio pri ĝia ekzisto li jam verkadis. En la unuaj numeroj de »La Esperantisto« (Nürnberg) aperis lia unua verko s. t.: »Vizito de la steloj sur la Tero«. Depost tiu tempo ni vidas lin jam fervora esperantisto. Li multe helpas al sia frato Ludoviko en la ekspedo de l’ unuaj broŝuroj, poste mem okupiĝas pri la movado (ĝis nun li sufiĉe ageme partoprenas en la varsovia »Konkordo«) kaj fine multe verkis sur la literatura kampo, kio ĉe li daŭras ĝis nun. Krom siaj multaj malpligrandaj poeziaĵoj kaj versaĵoj Felikso Zamenhof (uzanta ĉiam la pseŭdonimon FeZ) verkis: »Homa doloro« (poemeto), »Aro da poeziaĵoj« inter kiuj estas rimarkinda la »interna voko«, kiu puŝadis lin, –voko, kiun multe ŝatis kaj estimis nia Majstro) k. a.

Nun s-o Felikso Zamenhof estas feliĉa »pater familias«, havas tri tre inteligentajn infanojn, okupiĝas iom pri filantropio, kaj precipe laboras en sia metio.[1]

»Heroldo de Esperanto«, 17 decembro 1933

  1. Tiu ĉi artikolo aperis dufoje: en felietono en Heroldo de E-o en 1925 kaj poste en aparta libro — E. W.