Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

servi la »internan ideon« de la Esperantismo, kiel la ĉefan trezoron de nia movado kaj la viviganton de nia lingvo.

Ankaŭ kiel poeto, Felikso Zamenhof lerte uzis la plumon. Pluraj poemetoj aperis en diversaj Esperantaj gazetoj kun la subskribo »FeZ«, lia pseŭdonimo. En tiuj ĉarmaj poemoj li malkaŝis sian bonhumoran, serenan animon kaj sian fervoran intereson al ĉio bona kaj bela.

Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li sendis ankaŭ al la legantoj de la Praktiko donaceton en la formo de ĉarma poemeto, kiun ni publikigas sur alia paĝo de ĉi tiu numero.

Kun Felikso Zamenhof forlasis nin vera samideano, kiu devis esti proksima al la koro de ĉiu Esperantisto. Li akompanis nian lingvon kiel tutkore fervora adepto kaj senlaca laboranto, de la lulila tempo de Esperanto ĝis la plej lasta tempo. En lia persono foriras el niaj vicoj la plej malnova Esperantisto, kiu iam la Majstron helpadis ĉe la publikigado de la verko. Ni pie konservos lian memoron.

»La Praktiko« Nr. 12 (24), Decembro 1933.