Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/272

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Feliks kaj Leon ĉiam ŝajnis al ni, t. e. al plej multaj — nur fratoj de la Majstro! En lia grandabatalo pro internacia paco tiuj du generaloj kaj marŝaloj de lia armeo esperanta estis vivlonge prikovritaj per la blindiganta suno de l’ glora Majstro — kaj aldonu ni kun laŭdo; ili mem voleme kaj modeste fandiĝis en la triumfa brilaro de ilia genia frato.

Jen la kaŭzo, ke plej multaj el ni preskaŭ ne rimarkis ilian individualecon malantaŭ tiu ĉi etiketa kovrilo: »la fratoj de la Majstro« — Kaj bezona estis speciala atento, ekzemple Wiesenfelda, por ekrigardi juste krom la geniulon — la tutan familion de Zamenhofoj, kiel feliĉan al disvolvo de genia verko medion de parencaj kaj frataj animoj.

Do ni honorigu Felikson kaj Leonon, ĉar en ili la geniulo — tio trafas malofte — trovis de komenco de sia verko ĝis fino de sia vivo komprenon kaj helpon vere fratan, ĉar ili ankaŭ post lia morto restis ĝis lasta vivospiro liaj fidelaj lernintoj, propagandantaj lian verkon kaj ideon. Ili estis unuaj fratoj en nia revata fratsocieto: de lando spirita, Esperantujo!

Kaj kvankam Felikso estis pli juna ol Majstro je naŭ jaroj, Leono pli juna eĉ je dekses jaroj — kvankam en jaro 1887, jaro de naskiĝo de l’ Lingvo