Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ANGULETO DE PENSOJ PEKAJ.

En vino estas vero — Romanoj nin instruis.
Sendube, ĉar praavoj la vinon veran ĝuis.
Ni tamen, bedaŭrinde, ne povas diri tiel,
Ĉar nia vino — vera estas ja neniel.[1]

* * *

La amo estas ĉarma floreto,
Ĝi estas ĝojo, ĝi estas ĝu’,
Sed frukto ĝia estas necesa,
Kiel en ŝipo — truo aŭ du.[1]

* * *

Se vi volas firme ami virinon,
Faru el ŝi ĉion, nur ne edzinon.

* * *

Pekan Adamon kaj ĉarman Evon
El paradizo forpelis Dio,
Sed kio gvidis Dian koleron?
(Eble — envio?)

* * *

Se vi deziras kun la amiko
Bone kaj pace interrilati,
Vi devas ĉiam (pleja efiko!)
Ĉiam lin laŭdi kaj ĉiam flati.[1]

* * *
  1. 1,0 1,1 1,2 Aperis en »Pola Esperantisto«, 1929 N3. — Rimarko: La lasta oklinia versaĵo ŝajnas ne tute konvena en tiutitola kolekto. Tamen en la paperujo mi trovis ĝin en tiu ĉi kolekto. — E. W.