Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam venis mi — al la filino!…
———————
En salonoj de l’ nobla riĉulo
Granda estas hodiaŭ soleno —
Lukse festas la patro grizulo
Edziĝfeston de sia Heleno.
Ĝojas, dancas fervore gastaro,
En pokaloj ŝaŭmegas ĉampano.
Ĝojas ankaŭ la ĉifonularo —
— Vivu, vivu, Heleno, Juljano!…
Patro ĝojas kaj donis la vorton
De nun zorgi malriĉegularon,
Plibonigi ilian la sorton —
Por ĝojigi la junan edzparon…
Kaj mi estis en tiu festeno
Kaj mi trinkis kun gaja gastaro —
— Vivu, vivu Juljano, Heleno
Pro la savo de l’ mondo-homaro!…


Varsovio, 22 Marto 1905.

Eldonita de Presa E. Societo Parizo 1905.