Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kion donos mi al lia familio? —
Hejmen sola mi reiris,
Lastan vorton lian diris,
Kaj senmanan helpon mian mi proponis.
Di’ ne juĝis pekon lian,
Garde helpis familion,
Kaj amikon mian eble Li pardonis.
———————
[1]Sin alpremis la infano
Al la brust’ de l’ veterano
Kaj manetojn siajn pie kunektiris
Kaj pro la animosavo
De la malfeliĉa avo
En ĉielon varma preĝ’ al Dio iris.


Berlin, 16. VIII. 1914.

»Espranto-Praktiko« Nr. 7—8 (Juli—August) 1919.

  1. La lastaj versoj — laŭ manuskripto. — E. W.