Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas kvin plumoj. Sur la tablo estas multaj plumoj, sur la seĝo estas malmultaj plumoj. Jen estas unu gazeto. Jen estas multaj gazetoj.

Jen estas unu longa krajono. Jen estas unu mallonga krajono. Jen estas tri longaj plumoj kaj kvar mallongaj krajonoj.

Inter la tablo kaj la muro staras du seĝoj. Kiom da seĝoj staras ĉe la muro? Ĉe la muro staras unu seĝo. Kiom da tabloj staras sur la planko ? Sur la planko staras unu tablo. Kiom da homoj sidas sur la seĝo? Sur la seĝo sidas unu homo.

La pola libro estas granda. La germana libro estas pli granda. La franca libro estas pleĵ granda. La franca libro estas pli granda ol la germana libro, la germana libro estas pli granda ol la pola. La franca estas la plej granda el la libroj.

Ĉu la pola libro estas pligranda ol la germana? Ne, la pola libro estas pli malgranda ol la germana.

Sur la tablo estas kvin libroj: unu — pola, unu — franca, unu — esperanta, unu — germana kaj unu — angla. La unua libro estas pola, la dua — franca, ta tria — esperanta, la kvara — germana kaj la kvina — angla.

Unu, du, tri, kvar, kvin, kiom ? multa, longa, pli, pleĵ, ol, el.

-j

8