Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bela. Tiu-ĉi krajono estas bela, tiu-ĉi krajono estas malbela.

La homo prenas la libron kaj legas. La homo prenas la libron per la mano kaj legas per la buŝo. Kion faras la homo per la buŝo? La homo legas per la buŝo. Kion faras la homo ankoraŭ per la buŝo ? La homo parolas per la buŝo. Tiu-ĉi homo parolas, tiu-ĉi homo ne parolas. Tiu-ĉi homo legas, tiu-ĉi homo parolas.

La homo parolas laŭte. La homo parolas mallaŭte.

La homo iras rapide. Kiel iras la homo ? La homo iras rapide. La homo iras malrapide. Kiel iras la homo? La homo iras malrapide. Kiel parolas la homo? La homo parolas laŭte. Kiel parolas la homo? La homo parolas mallaŭte.

La homo skribas bele, la homo skribas pli bele, la homo skribas plej bele. La homo skribas pli rapide, sed malpli bele. La homo parolas laŭte, la homo parolas pli laŭte, la homo parolas plej laŭte. Tiu-ĉi homo parolas pli laŭte ol tiu-ĉi. Ludoviko parolas plej laŭte el la knaboj. Ernesto iras rapide. Teodoro iras pli rapide ol Ernesto. Ludoviko iras plej rapide el la knaboj.

Poloj parolas pole. Germanoj parolas germane. Francoj parolas france. Italoj parolas itale. Angloj parolas angle. Rusoj parolas ruse. Kaj la esperantistoj ? La polaj esperantistoj parolas pole kaj esperante. La francaj esperantistoj parolas france kaj esperante. La anglaj esperantistoj parolas angle kaj esperante. Ĉu parolas tiu-ĉi homo france? Ne, tiu-ĉi