sidis en bela ĝardeno kaj legis belan fabelon. Al Karolo estis bone. Li tralegis multajn paĝojn kaj estis laca. Li ekfermis la libron, ekfermis la okulojn kaj ekdormis.
La ĝardenisto trairis la ĝardenon kaj alvenis al la benko, kie kuŝis Karolo.
Li metis la manon sur la knabon kaj diris: „Oni ne dormas en la ĝardeno. En la ĝardeno oni promenas aŭ sidas sur benko". Karolo malfermis la okulojn, ekvidis la gardeniston, ekstaris kaj diris: „Pardonon!” Li ekprenis la libron de la benko kaj iris rapide hejmen.
Demandoj: Kien iris Karolo ? Kion li faris en la ĝardeno ? Kion Ii faris poste ? Kiu ekvidis lin ? Kion diris la ĝardenisto ? Kion faris Karolo ?
Kie estas la homo ? La homo estas hejme (en la hejmo). Kien iras la homo? La homo iras hejmen. (al la hejmo).
paĝo, laca, ĝardeno, ripozas, promenas, dormas, okulo, vidas, nokto, tago.
Jozefo kaj Jozefino havas du infanojn: unu knabon Johano kaj unu knabinon Katarino. Jozefo estas patro de Johano kaj Katarino. Jozefino estas patrino de Johano kaj Katarino. Jozefo kaj Jozefino estas gepatroj de johano kaj Katarino.