Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam la homo estas malsata, li volas manĝaĵon. La laca volas ripozon. La infano ne trinkis depost la mateno, ĝi volas akvon. Kiam la patrmo donas al la infano, kion ĝi volas, ĝi ne ploras plu, ĝi ridas

Jen orelo. Per kio oni aŭdas? Oni aŭdas per la oreloj.

La homo ne vidas bone nokte ekstere, ĉar nokte estas mallume. Ĉu vidas la homo nokte ? Kiam en la ĉambro lumas lampo, vidas la homo nokte, ĉar la lampo lumigas la ĉambron. Kiam estas multe da lumo ekstere ? Tage estas multe da lumo ekstere. Kie estas la lampo ? La lampo estas sur la tablo, sur la muro aŭ sub la plafono. Kiu vidas en la mallumo? La kato vidas en la mallumo. Kion trinkas la kato ? La kato trinkas lakton. De kie estas lakto ? La bovino donas lakton. La ido (infano) de bovino estas bovido.

La homo ripozas vespere. Tage li laboras. La knabo lernas, la lignaĵisto faras meblojn: Ĉiuj laboras.

Henriko ne havas patron. Lia patro mortis. Henriko estas orfo.


LA PATRINO KAJ ŜIA MALSATA INFANO.

Nokto. En malgranda ĉambro lumas malgranda lampeto. La patrino sidas ĉe la infano, kiu dormas en malgranda liteto. La infano vekas, ekvidas la patrinon kaj vokas (parolas laŭte):

„Panjo, mi estas malsata!”

Sed la patrino ne havas panon kaj la infano ploras, Patron havas la infano. Li estas en Ameriko.