Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

LA FORŜTELO DE LA LUNO.

En luma vintra nokto rigardis foje stultuloj de unu vilaĝo la belan lunon kaj diris:

„Kiel bone estus, se ni havus tian lunon dum la mallumaj noktoj.”

Ili rimarkis subite la rebrilon de la luno en barelo plena de akvo. Ili decidis kovri la barelon, por ke la luno ne eliru el gi. Kiam venos la mallumaj noktoj, ili malfermos la barelon kaj la lumo ekaperos en sia plena brilo.

Venis la mallumaj noktoj kaj la stultuloj alproksimiĝis al la barelo, majfermis ĝin, sed la luno forestis. „Kiu forprenis la lunon el la barelo ?” demandis unu la alian.

La plej saĝa el ili klarigis:

«Aŭskultu, sinjoroj, kion mi komprenigos al vi! La ŝtelistoj ekaŭdis kion ni faris kun la luno kaj ili forŝtelis gin el la barelo, ĉar ili ne volas, ke estu lume ĉiunokte.


-us


XX.


Homo, kiu donas la plej belan krajonon, estas mia kolego.

Homo, donanta " " " krajonon, estas mia kolego.

Homo kiu donis " " " krajonon, estas mia kolego.