Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kante nepraktikajn vortojn aŭ gramatikajn malfacilaĵojn, li forigis ilin kaj tiel pli kaj pli perfektigis sian projekton.
Fine li estiĝis kuracisto. Liaj enspezoj estis ja tre malgrandaj, sed tamen li oferis ilin kune kun la malmulta mono de sia edzino por eldoni en 1887 ruslingvan libreton kun la titolo: „Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro. Do Dro Esperanto” Ĝi entenis la 16 gramatikajn regulojn, vortareton de 900 vortoj kaj tekstojn el la Biblio, la kristanan preĝon „Patro nia”, leteron kaj versaĵojn. Tiu ĉi libreto estas la ĝermo, el kiu elkreskis la nuna riĉa literaturo de Esperanto, kiu ampleksas multajn milojn da libroj kaj broŝuroj, Zamenhof havis la ĝojon vidi la kreskadon de la „Esperanto” - movado 30 jarojn. Lia plej forta doloro estis la eksplodo de l‘mondmilito en 1914, ĉar li ja esperis, ke la uzado de komuna lingvo farus la homojn pli pacemaj kaj amikaj. Sed la „Esperanta” penso ankoraŭ ne estis sufiĉe disvastigita por tiel forte efiki. Certe tiu ĉi sperto estas kunkulpa je la tro frua morto de Zamenhof, la 14-an de aprilo 1917.
Zamenhof estis malgranda viro kun modesta konduto, sed energia volo kaj klara pensado. Laborante por idealaj celoj de la homaro, li malmulte zorgis pri monprofito. Amante la homojn, precipe la malriĉajn kaj suferantajn, kiuj plej multe bezonas amon, li loĝis en mizera kvartalo de Varsovio (nune nomata strato de Zamenhof) kaj ofte kuracis senpage la homojn, kiuj ne povis pagi. Tiel li restis malriĉa. Ankaŭ sian eltrovaĵon—la Mondlingvon, kiun oni laŭ lia pseŭdonimo nomis „Esperanto”, li donacis al la