Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

16 REGULOJ GRAMATIKAJ

1. Artikolo nedifinita mankas, ekzistas nur la difinita —la— komuna por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

2. La substantivo havas ĉiam la finiĝon —o. Por formi multenombron oni aldonas la finiĝon —j. Ekzistas du kazoj: nominativo kaj akuzativo. La akuzativon oni formas per aldono de —n. La genetivo kaj dativo estas kreataj per aldono de prepozicioj de kaj al. Ekzemploj: patro, de patro, patron, patrojn.

3. La adjektivo havas la finiĝon —a. La deklinacio estas la sama kiel tiu de la substantivo. La komparativon oni formas per aldono de la vorto pli kaj en la superlativo oni aldonas —plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol, ĉe la superlativo —el. Ekzemplo: Pli blanka ol neĝo.

4. Numeraloj fundamentaj ne estas deklinacieblaj: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5) ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1.000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunmetado de numeraloj. Por formi ordajn numeralojn oni aldonas la adjektivan finiĝon, por multoblaj — sufikson obl, por nombronaj — on, por kolektaj - op, por disdividaj—la vorteton po. Krome ekzistas numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

Ekzemploj: kvin/cent tri/dek tri=533, kvara= IV unuo, due, triobla, kvar/on/o, du/op/e, po kvin.

5. Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, si ni, vi ili, oni (senpersona pronomo). La pronomojn posedajn oni formas aldonante la finiĝon adjektivan. La de-