Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

14. ĉj karesaj nomoj de viroj, ekz. Vilhelmo — Vilhelĉjo, Ernesto — Erneĉjo, patro — paĉjo.

15. nj karesaj nomoj de virinoj; ekz. Mario — Marinjo — Manjo, patrino — panjo.

16. ebl io, kio povas esti farata, ekz. ricevi — ricevebla, manĝi — manĝebla.

17. ec ideo abstrakta de kvalito aŭ stato, ekz. bela — beleco, alta — alteco, infano — infaneco.

18. eg plej alta grado, ekz. bela — belega, domo — domego, ridi — ridegi.

19. et malplej alta grado, ekz. domo — dometo, ridi — rideti.

20. loko, destinita por io, ekz, vendi — vendejo, legi — legejo, ĉevalo —ĉevalejo.

21. em inklino al io, ekz. dormi — dormema, manĝi — manĝema.

22. er malgranda parto de tuto, ekz. pano — panero, fajro — fajrero.

23. id infanc, naskito, ekz. ĉevalo — ĉevalido, rego — reĝido.

24. ig fari ion ia; kaŭzi, ke iu faru ion, ekz. nigra — nigrigi, vidi — vidigi, kompreni — komprenigi.

25. esti farata ia, io aŭ iu ekz. nigra — nigriĝi, akra — akriĝi.

26. il instrumento. ekz. skribi — skribilo, tranĉi — tranĉilo.

27. in por derivi de la viraj nomoj tiujn de alia sekso, ekz. viro — virino, filo — filino.

28. iz merito, ekz, legi — leginda.