Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

29. ing objekto, en kiu alia objekto estas enigita kaj fiksita per sia ekstremaĵo, ekz. plumo — plumingo, fingro — fingringo.

30. ist profesio, ekz. dento — dentisto, instrui — instruisto, lignaĵo — lignaĵisto.

31. uj objekto servanta por konservi ion, ekz. sukero — sukerujo, mono — monujo, plumo — plumujo.

32. ul persono de ia konstanta eco, ekz. bona — bonulo, riĉa — riĉulo, religia — religiulo.

33. um sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al radiko estas neesprimebla per ceteraj sufiksoj (komparu kun la prepozicio „je”), ekz. plena —plenumi, kolo — kolumo.

34. io landnomoj, ekz. Polio, Anglio.


---