Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke li estas nekapabla regadi; li ne lasis plu sian penson ŝanceliĝi pri la rezultato de siaj entreprenoj, kaj li devigis sin forgesi la penigajn vojojn, per kiuj li povos atingi ĝin. Rapidaj frazoj sin intersekvis sur liaj lipoj.

„Ni baldaŭ almilitos Perpignan-on”, li diris de malproksime al Fabert, kaj li daŭrigis al La Valette: „Nu, Kardinalo, Loreno estas nia.”

Poste, tuŝante la brakon de Mazarin: „Konduki regnon, ne estas tiel malfacile, kiel oni pensas; ĉu ne?”

La Italo, kiu ne tiel fidis, kiel la aliaj korteganoj, je la senfavoriĝo de la Kardinalo, faris sendanĝeran respondon: „Ha! Reĝa Moŝto, viaj lastaj sukcesoj, interne kaj ekstere, sufiĉe klare montras, kiel lerte vi scias elekti viajn helpantojn kaj ilin direkti, kaj…”

Sed Duko de Beaufort, interrompante lin kun tiu memfido, tiu alta voĉo kaj tiu mieno, per kiuj li poste akiris la alnomon malmodestulo, ekkriis laŭte kaj arogante: „Per Dio! Reĝa Moŝto, sufiĉas ke oni volas; oni kondukas nacion, same kiel ĉevalon, per sprono kaj brido; kaj ĉar ni ĉiuj estas bonaj rajdantoj, oni povos elekti inter ni.”

Tiu bela deklaro de la fanfaronulo ne havis la tempon, fari sian efekton, ĉar du pedeloj samtempe kriis: „Lia Kardinala Moŝto!”

La Reĝo kontraŭvole ruĝiĝis, kvazaŭ surprizita en krima ago, sed baldaŭ regante sin denove, li prenis mienon de decidema fiereco, kiun facile rimarkis la ministro. Ĉi tiu, en pompa kostumo de Kardinalo, sin