Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiel, ke de tiu flanko oni povis vidi en ili tiajn malvarmajn kaj rapidajn salutojn, kiajn oni faras al iu, por sin liberigi de li; sed de la flanko de la Duko ili aperis kiel signoj de respekto kun diskreta kaj silenta malĝojo.

La ministro, ĉiam trankvila, ridetis malŝate; kun tiu fiksa rigardo kaj tiu majesta teniĝo, kiujn li vidigis, kiam danĝero minacis, li denove sin apogis sur siajn paĝiojn kaj, ne atendinte vorton aŭ rigardon de sia estro, li subite faris decidon kaj marŝis rekte al li, trairante la tutan longon de la tendo.

Ĉiuj korteganoj havis la okulojn sur li, kvankam ŝajnigante, kvazaŭ ili ne rigardus lin. Ĉiuj eksilentis, eĉ tiuj, kiuj estis parolantaj kun la Reĝo; ili sin klinis antaŭen por vidi kaj aŭskulti.

Ludoviko XIIIa mirigite sin turnis; ekperdinte la spiritan regecon, li restis senmova kaj atendis kun malvarmega rigardo, kiu estis lia sola forto, tamen tre granda forto ĉe regnestro.

La Kardinalo, alveninte apud la monarĥo, ne kliniĝis: ne ŝanĝante la teniĝon, kun okuloj mallevitaj kaj kun la du manoj sur la ŝultroj de la knaboj duone klinitaj, li diris:

„Mi venas por petegi vian Reĝan Moŝton, fine akcepti mian retiriĝon el la ofico. Jam de longe mi sopiras al ĝi; mia sano malboniĝas; mi sentas, ke mia vivo baldaŭ finiĝos; mi proksimiĝas al la eterneco kaj, antaŭ ol prezenti miajn kalkulojn al la ĉiamdaŭra Reĝo,