Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi volas tion fari al la nedaŭra Reĝo. Antaŭ dek ok jaroj, Reĝa Moŝto, vi konfidis al mi malfortan kaj dividitan regnon; mi redonas ĝin al vi unuigita kaj potenca. Viaj malamikoj estas venkitaj kaj hontigitaj. Mia laboro estas finita. Mi petas de Via Moŝto la permeson, retiriĝi en Citeux, kie mi estas ĝenerala abato, por tie fini mian vivon en preĝado kaj meditado.”

La Reĝo, ofendita de kelkaj arogantaj esprimoj en lia parolado, ne lasis aperi iun el tiuj signoj de cedemo, kiujn la Kardinalo atendis, ĉar ilin li estis vidinta ĉiufoje, kiam li minacis rezigni la oficon. Male. sentante sin observata de sia tuta kortego, la monarĥo rigardis lin kun reĝa majesteco kaj diris malvarme:

„Ni do dankas vin pro viaj servoj, sinjoro Kardinalo, kaj ni deziras al vi la ripozon, al kiu vi aspiras.”

Richelieu eksentis emocion; sed la kolero kaŭzanta ĝin ne aperis sur liaj trajtoj. Li diris en si mem: „Jen estas ja tiu indiferenteco, kun kiu vi lasis morti Montmorency-n; sed vi ne tiamaniere elglitos el miaj manoj.”

Kliniĝante, li reparolis: „La sola rekompenco, kiun mi petas por miaj servoj, estas ke Via Reĝa Moŝto bonvolu akcepti de mi, kiel donacon, la Kardinalan Palacon, konstruitan en Parizo per miaj elspezoj.”

Mirigite, la Reĝo faris akceptan kapsignon. Surpriza murmuro agitis dum momento la korteganojn, kiuj aŭskultis kun atento.