Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Mi ankaŭ ĵetas min antaŭ la piedojn de Via Moŝto, por ke vi bonvolu konsenti pri la nuligo de severega dekreto, al kiu mi instigis vin — mi tion konfesas publike — ĉar mi rigardis ĝin, eble tro rapide, utila por la sendanĝereco de la Ŝtato. Jes, kiam mi apartenis al ĉi tiu mondo, mi tute forgesis, pro la ĝenerala bono, miajn malnovajn sentojn de respekto kaj amo; nun, kiam mi jam ĝuas la lumon de la soluleco, mi komprenas, ke mi estis malprava, kaj mi pentas.”

La atento duobliĝis, kaj la maltrankvileco de la Reĝo fariĝis videbla.

„Jes, Reĝa Moŝto, estas persono, kiun mi ĉiam amis, malgraŭ ĝiaj kulpoj kontraŭ vi, kaj kvankam mi devis ĝin malproksimigi, por la utilo de la regno; persono, al kiu mi multe ŝuldas, kaj kiun vi devas ami malgraŭ ĝiaj armitaj atakoj kontraŭ vi; fine, mi petegas, ke vi revoku el ekzilo tiun personon; ĝia nomo estas Reĝino Maria de Médicis, via patrino.”

La Reĝo kontraŭvole ellasis krion, tiel neatendita estis la aŭdo de tiu nomo. Emocio, baldaŭ retenota, aperis sur ĉiuj vizaĝoj. Oni silente atendis la respondon de la Reĝo.

Ludoviko XIIIa longe kaj senparole rigardis sian maljunan ministron, kaj ĉi tiu rigardo decidis pri la sorto de Francujo. En tiu momento, li memoris pri la senlaca servado de Richelieu, pri lia senlima sindoneco, lia