Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

admirinda kapableco, kaj li ne komprenis, kiel li estis povinta deziri lian forsendon. Tiu peto ekstreme kortuŝis lin; ĝi elradikigis lian koleron el la profundo de lia koro kaj senigis lin je la sola armilo, kiun li havis kontraŭ sia malnova servanto: la fila amo naskis pardonon sur liaj lipoj kaj larmojn en liaj okuloj; ĝoje konsentante, ĉar oni proponis al li tion, kion li plej varme deziris en la mondo, li etendis la manon al la Duko, kun la granda nobleco kaj boneco de Burbono. La Kardinalo sin klinis kaj respekte kisis la manon. La ĝojo de malhumila triumfo ŝvelis lian koron, kiu devus rompiĝi pro pento.

La emociita regnestro, doninte al li sian manon, sin turnis gracie al la korteganoj kaj diris per ekscitita voĉo: „Ni ofte eraras, sinjoroj, precipe por koni tian grandan politikulon, kia estas ĉi tiu; mi esperas, ke li neniam forlasos nin, ĉar lia koro estas tiel bona, kiel lia kapo.”

Kardlnalo La Valette tuj kaptis la baskon de la mantelo de l’ Reĝo kaj kisis ĝin kun la fervoro de amanto, dum kiam la juna Mazarin preskaŭ same faris al Duko de Richelieu mem, montrante vizaĝon radiantan pro ĝojo kaj emocio, kun la miriga itala fleksebleco. Du aroj da flatemuloj kuregis, unu al la Reĝo, la alia al la ministro; kvankam malpli rekte ol la dua, la unua grupo same lerte agis, ĉar ili nur diris al la regnestro la dankovortojn, kiujn la ministro povis aŭdi; ili do bruligis ĉe la piedoj de unu la incenson destinatan por la alia.